Zur Einstiegsseite! Einstieg | Bestand | Ausleihe | Kurzinfo | Verweise | Benutzungsordnung | regularo (cx) | FAME-Stiftung | Dt. Esp.-Inst. | Begriffsklärungen |   keine vorige Seite!  keine nächste Seite!

Paĝo unua
Zur EinstiegsSeite! | Reen al la komenco!
Einstiegsseite
Germana Esperanto-Biblioteko Aleno
Uzregularo konciza

Uzregularo konciza         Esperanto-literoj:
  cx, gx, ... ux   c^, g^, ... u^   Unikodo-sistemo         deutsche
Benutzungsordnung

K1 Ĝeneralaj reguloj
K2 Uzantaro
K3 Aliĝo
K4 Pruntado kaj daŭro
K5 Perado en la Germana kaj internacia pruntoservoj
K6 Traktado de la biblioteka havaĵo kaj respondeco
K7 Kotizoj
K8 Gastregularo
K9 Ekskludo el uzado
K10 Horaro
K11 Ekvalido


1. Ĝeneralaĵo
La Germana Esperanto-Biblioteko Aleno, telefono (07361/52-2585), Gmünder Straße 9, 73430 Aalen (pruntaĵo de la Germana Esperanto-Instituto en la Germana Esperanto- Asocio - Deutscher Esperanto-Bund E.V.), kia publika scienca specialbi- blioteko servas al esplorado kaj instruado kiom al la ĝenerala klerigado kaj konsideras la kampon de la planlingvoj.
2. Uzantaro
2.1. Estas allasataj kiaj pruntantoj
2.1.1. Ĉiuj personoj loĝantaj aŭ laborantaj en Germanujo.
2.1.2. bibliotekoj de publikaj instancoj, de institutoj, establoj, firmaoj kaj asocioj havantaj sian sidejon en Germanujo.
2.1.3. Ĉiuj bibliotekoj aliĝintaj al la prunta servo internacia, Germana kaj regiona.
2.2. Povas esti allasataj ankaŭ personoj ne loĝantaj aŭ laborantaj en Germanujo. La biblioteko povas ligi tiun allason kun kondiĉoj
3. Aliĝo
3.1. Al allaso al prunto estas petenda persone, montrante oficialan legitimilon kun adresindiko.
3.2. Eksterlandaj pruntantoj rajtigitaj al rekta sendoprocedo (uzregularo § 13 lige kun § 11 paragrafo 3), povas perpoŝte peti la allason prezentante oficialan konfirmon de la loĝadreso. Tiukaze ne necesas sendi legitimilon.
3.3. Neplenaĝuloj bezonas la skriban konsenton de siaj leĝaj reprezentantoj sur la aliĝilo.
3.4. Allasitaj uzantoj identigas sin pokaze per kunfota legitimilo.
3.5. Eskstera prunto estas ebla laŭ la koncernaj reguloj.
3.6. La biblioteko rajtas, por internaj celoj, registri en aŭtomata formo ankaŭ personrilatajn datumojn de pruntanto.
4. Prunto, pruntotempo
4.1. La biblioteko estas referenca.
4.2. Por uzado interne de la bibliotekaj ĉambroj (laborĉambroj de la urba biblioteko Aleno) ĉiuj ĉeestantaj komunikiloj estas prunteblaj.
Por la uzado ekstere de la biblioteko principe ne povas esti pruntataj
a) unikaĵoj aperintaj ĝis 1939
b) aparte signitaj komunikiloj (kiaj aŭtografoj, manskribaĵoj, presaĵoj de aparta valora kaj aĝo).
Por uzado ekstere de la biblioteko estas prunteblaj
a) duoblaĵoj de ekzempleroj aperintaj ĝis 1939
b) komunikiloj aperintaj post 1939
4.3. La biblioteko rajtas limigi la nombron de verkoj respektive volumoj sendotaj samtempe al uzanto.
4.4. Por ĉiu verko ĉe plurvolumaj verkoj por ĉiu volumo, estas bezonata mendilo komplete plenumenda kaj propramane subskribenda. Ĝi servas samtempe kia pruntokarto (kvitanco) ĉe la pruntotablo redonota ĉe la redono de la komunikiloj.
4.5. Uzantoj ne loĝantoj aŭ laborantoj en Germanujo laŭ punkto 2.2. deponos dum depreno de mendita verko adekvatan kaŭcion, sed minimume 100,-- GM, kiujn ili rericevos ĉe laŭorda redono de la verko.
4.6. La pruntotempo estas regule kvar semajnoj. Por certaj, speciale por multe mendataj verkoj, la biblioteko povas fiksi pli mallongan tempon.
La pruntotempo povas esti plilongigata, kondiĉe ke la verko ne estas bezonata de alia flanko kaj ke la pruntanto plenumis siajn devoligojn kun la biblioteko.
La pruntotempo estas plilongigata pokaze nur je kvar semajnoj. Se ĝia plilongigo esta petata por pli ol duan fojon, estas necesa la prezentado de la verko.
4.7. La biblioteko rajtas ĉiutempe repostuli pruntajn komunikilojn.
4.8. Forpruntitaj komunikiloj povas esti antaŭmendataj kontraŭ kostopago (antaŭmendo).
5. Perado en la Germana kaj internacia pruntoservo
5.1. Laŭ la kondiĉoj kaj la validaj reguloj de la Internacia Pruntoservo estas eble, mendi pere de biblioteko aliĝinta al la pruntoservo internacia, Germana kaj regiona.
5.2. La uzado de la menditaj verkoj povas esti ligata al apartaj devigoj.
6. Traktado de la biblioteka havaĵo, respondeco
6.1. La uzanto devas trakti la bibliotekan havaĵon zorgeme kaj gardi ĝin kontraŭ perdo, malpurigado, aliigo kaj difektado.
6.2. En la kazoj laŭ punkto 6.1. respondecas la uzanto, eĉ se li ne kulpas. Li devas, post adekvata tempo, plenumi kompletan kompencon.
6.3. Estas ne permesate transdoni prunitan havaĵon bibliotekan al triaj personoj.
6.4. Se en sia loĝejo estiĝis kontaĝa malsano laŭ la senco de § 3 de la Federacia Leĝo pri epidemioj, la pruntinto devas konigi tion al la biblioteko. Personoj kun kontaĝaj malsanoj ne rajtas eniri la bibliotekon.
6.5. La biblioteko rajtas postuli de uzanto legitimigi sin kaj montrigi al li la enhavon de tekoj, poŝoj, manteloj k.s.
7. Kotizoj
7.1. Laŭ uzado de la biblioteko kaj la pruntado de ĉiaj komunikiloj senpaga; en aparta kazo estiĝantaj kostoj estas al la biblioteko repagandaj.
7.2. Por la komunikiloj ne redonitaj post paso de la pruntotempo estas pagenda preterlasomono.
7.3. Post kvar semajnoj da malobservo de la prunta tempolimo la prunitaj aĵoj povas esti per kuriero aŭ per juraj rimedoj uzantokoste entirataj.
7.4. La preterlasomomon estas por ĉiu cedita komunikila unuo ĉe transpaso de la pruntotempo po 1,-- GM je transpasita semajno.
Por ĉiuj sendo de kuriero estas pagendaj la faktaj kostoj, sed minimume 5,-- GM. Tio validas ankaŭ por la fakte estiĝantaj entirkostoj ĉe eksteraj uzantoj.
7.5. Por antaŭmendoj estas postulata antaŭmendkosto en la alteco de la afrankokostoj por la sciigo.
7.6. La kotizo por la ekstera pruntado egalas la kostojn por resendo.
8. Gastregularo
8.1. Ĉiu uzanto de la biblioteko agnoskas la gastregularon dekretitan de la Urbobiblioteko Alena, almenaŭ tiom longe kiom ĝi restadas en ties ejoj.
8.2. Ĉiu uzanto estas devigata sekvi la dispoziciojn de tiu uzregularo kaj la instrukciojn de la biblioteka personaro. Tiom longe, kiom la biblioteko troviĝas en la ejoj de la Urbobiblioteko Alena, tio validas ankaŭ por ties uzregularo kaj ties personaro. La uzanto responcas pri ĉiaj difektoj kaj malavantaĝoj estiĝantaj el la neplenumo de tiuj devoj.
8.3. En ĉiuj ejoj servantaj al uzado (ankaŭ en tiuj de la Urbobiblioteko Alena) endas gardi silenton. Fumado, manĝado kaj trinkado estas en la biblioteko ne permesitaj. Oni ne rajtas kunvenigi bestojn.
8.4. Por ampleksaj laborprojektoj kaj por uzado de ne prunteblaj bibliotekeroj la Urbobiblioteko Alena povas disponigi laborĉambrojn (studĉelojn). En ili povas esti uzataj ĉiuj menditaj verkoj. Sed ĉe foriro el la studĉeloj ili devas ĉe la biblioteka personaro esti deponataj aŭ tute redonataj.
9. Ekskludo el uzado
Se uzanto grave aŭ ree pekas kontraŭ la dispozicioj de tiu uzregularo aŭ se alie per estiĝo de apartaj cirkonstancoj la daŭrigo de la uzrilato fariĝis nepostulebla, la uzanto povas provizore aŭ porĉiame, parte aŭ tute esti ekskludata el la uzo de la biblioteko. Ĉiuj devoj estiĝantaj el la uzrilato de la uzinto restas validaj ankaŭ post ties ekskludo.
10. Horaro
La horaro biblioteka laŭas tiun de la Urbobiblioteko Alena.
11. Ekvalido
Tiu ĉi uzregularo havas econ privatjuran. Laŭ interkonsento en aparta kazo ĝi ekvalidas tuj.
Eldonaktualeco de 1996-01-01

Zum SeitenAnfang!


Kiel daŭrigi nun?   ·   Reen al la paĝo "Uzregularo kaj pruntoservoj" aŭ al la Paĝo unua!

·um·19/9/00·19h16/6 ·
respondeca pri la enhavo: Utho Maier, Aalen ·