Zur Einstiegsseite! Einstieg | Bestand | Ausleihe | Kurzinfo | Verweise | Benutzungsordnung | regularo (cx) | FAME-Stiftung | Dt. Esp.-Inst. | Begriffsklärungen |   keine vorige Seite!  keine nächste Seite!

Pag^o unua
Zur EinstiegsSeite! | Reen al la komenco!
Einstiegsseite
Germana Esperanto-Biblioteko Aleno
Uzregularo konciza

Uzregularo konciza         Esperanto-literoj:
  cx, gx, ... ux   c^, g^, ... u^   Unikodo-sistemo         deutsche
Benutzungsordnung

K1 G^eneralaj reguloj
K2 Uzantaro
K3 Alig^o
K4 Pruntado kaj dau^ro
K5 Perado en la Germana kaj internacia pruntoservoj
K6 Traktado de la biblioteka havaj^o kaj respondeco
K7 Kotizoj
K8 Gastregularo
K9 Ekskludo el uzado
K10 Horaro
K11 Ekvalido


1. G^eneralaj^o
La Germana Esperanto-Biblioteko Aleno, telefono (07361/52-2585), Gmünder Straße 9, 73430 Aalen (pruntaj^o de la Germana Esperanto-Instituto en la Germana Esperanto- Asocio - Deutscher Esperanto-Bund E.V.), kia publika scienca specialbi- blioteko servas al esplorado kaj instruado kiom al la g^enerala klerigado kaj konsideras la kampon de la planlingvoj.
2. Uzantaro
2.1. Estas allasataj kiaj pruntantoj
2.1.1. C^iuj personoj log^antaj au^ laborantaj en Germanujo.
2.1.2. bibliotekoj de publikaj instancoj, de institutoj, establoj, firmaoj kaj asocioj havantaj sian sidejon en Germanujo.
2.1.3. C^iuj bibliotekoj alig^intaj al la prunta servo internacia, Germana kaj regiona.
2.2. Povas esti allasataj ankau^ personoj ne log^antaj au^ laborantaj en Germanujo. La biblioteko povas ligi tiun allason kun kondic^oj
3. Alig^o
3.1. Al allaso al prunto estas petenda persone, montrante oficialan legitimilon kun adresindiko.
3.2. Eksterlandaj pruntantoj rajtigitaj al rekta sendoprocedo (uzregularo § 13 lige kun § 11 paragrafo 3), povas perpos^te peti la allason prezentante oficialan konfirmon de la log^adreso. Tiukaze ne necesas sendi legitimilon.
3.3. Neplenag^uloj bezonas la skriban konsenton de siaj leg^aj reprezentantoj sur la alig^ilo.
3.4. Allasitaj uzantoj identigas sin pokaze per kunfota legitimilo.
3.5. Eskstera prunto estas ebla lau^ la koncernaj reguloj.
3.6. La biblioteko rajtas, por internaj celoj, registri en au^tomata formo ankau^ personrilatajn datumojn de pruntanto.
4. Prunto, pruntotempo
4.1. La biblioteko estas referenca.
4.2. Por uzado interne de la bibliotekaj c^ambroj (laborc^ambroj de la urba biblioteko Aleno) c^iuj c^eestantaj komunikiloj estas prunteblaj.
Por la uzado ekstere de la biblioteko principe ne povas esti pruntataj
a) unikaj^oj aperintaj g^is 1939
b) aparte signitaj komunikiloj (kiaj au^tografoj, manskribaj^oj, presaj^oj de aparta valora kaj ag^o).
Por uzado ekstere de la biblioteko estas prunteblaj
a) duoblaj^oj de ekzempleroj aperintaj g^is 1939
b) komunikiloj aperintaj post 1939
4.3. La biblioteko rajtas limigi la nombron de verkoj respektive volumoj sendotaj samtempe al uzanto.
4.4. Por c^iu verko c^e plurvolumaj verkoj por c^iu volumo, estas bezonata mendilo komplete plenumenda kaj propramane subskribenda. G^i servas samtempe kia pruntokarto (kvitanco) c^e la pruntotablo redonota c^e la redono de la komunikiloj.
4.5. Uzantoj ne log^antoj au^ laborantoj en Germanujo lau^ punkto 2.2. deponos dum depreno de mendita verko adekvatan kau^cion, sed minimume 100,-- GM, kiujn ili rericevos c^e lau^orda redono de la verko.
4.6. La pruntotempo estas regule kvar semajnoj. Por certaj, speciale por multe mendataj verkoj, la biblioteko povas fiksi pli mallongan tempon.
La pruntotempo povas esti plilongigata, kondic^e ke la verko ne estas bezonata de alia flanko kaj ke la pruntanto plenumis siajn devoligojn kun la biblioteko.
La pruntotempo estas plilongigata pokaze nur je kvar semajnoj. Se g^ia plilongigo esta petata por pli ol duan fojon, estas necesa la prezentado de la verko.
4.7. La biblioteko rajtas c^iutempe repostuli pruntajn komunikilojn.
4.8. Forpruntitaj komunikiloj povas esti antau^mendataj kontrau^ kostopago (antau^mendo).
5. Perado en la Germana kaj internacia pruntoservo
5.1. Lau^ la kondic^oj kaj la validaj reguloj de la Internacia Pruntoservo estas eble, mendi pere de biblioteko alig^inta al la pruntoservo internacia, Germana kaj regiona.
5.2. La uzado de la menditaj verkoj povas esti ligata al apartaj devigoj.
6. Traktado de la biblioteka havaj^o, respondeco
6.1. La uzanto devas trakti la bibliotekan havaj^on zorgeme kaj gardi g^in kontrau^ perdo, malpurigado, aliigo kaj difektado.
6.2. En la kazoj lau^ punkto 6.1. respondecas la uzanto, ec^ se li ne kulpas. Li devas, post adekvata tempo, plenumi kompletan kompencon.
6.3. Estas ne permesate transdoni prunitan havaj^on bibliotekan al triaj personoj.
6.4. Se en sia log^ejo estig^is kontag^a malsano lau^ la senco de § 3 de la Federacia Leg^o pri epidemioj, la pruntinto devas konigi tion al la biblioteko. Personoj kun kontag^aj malsanoj ne rajtas eniri la bibliotekon.
6.5. La biblioteko rajtas postuli de uzanto legitimigi sin kaj montrigi al li la enhavon de tekoj, pos^oj, manteloj k.s.
7. Kotizoj
7.1. Lau^ uzado de la biblioteko kaj la pruntado de c^iaj komunikiloj senpaga; en aparta kazo estig^antaj kostoj estas al la biblioteko repagandaj.
7.2. Por la komunikiloj ne redonitaj post paso de la pruntotempo estas pagenda preterlasomono.
7.3. Post kvar semajnoj da malobservo de la prunta tempolimo la prunitaj aj^oj povas esti per kuriero au^ per juraj rimedoj uzantokoste entirataj.
7.4. La preterlasomomon estas por c^iu cedita komunikila unuo c^e transpaso de la pruntotempo po 1,-- GM je transpasita semajno.
Por c^iuj sendo de kuriero estas pagendaj la faktaj kostoj, sed minimume 5,-- GM. Tio validas ankau^ por la fakte estig^antaj entirkostoj c^e eksteraj uzantoj.
7.5. Por antau^mendoj estas postulata antau^mendkosto en la alteco de la afrankokostoj por la sciigo.
7.6. La kotizo por la ekstera pruntado egalas la kostojn por resendo.
8. Gastregularo
8.1. C^iu uzanto de la biblioteko agnoskas la gastregularon dekretitan de la Urbobiblioteko Alena, almenau^ tiom longe kiom g^i restadas en ties ejoj.
8.2. C^iu uzanto estas devigata sekvi la dispoziciojn de tiu uzregularo kaj la instrukciojn de la biblioteka personaro. Tiom longe, kiom la biblioteko trovig^as en la ejoj de la Urbobiblioteko Alena, tio validas ankau^ por ties uzregularo kaj ties personaro. La uzanto responcas pri c^iaj difektoj kaj malavantag^oj estig^antaj el la neplenumo de tiuj devoj.
8.3. En c^iuj ejoj servantaj al uzado (ankau^ en tiuj de la Urbobiblioteko Alena) endas gardi silenton. Fumado, mang^ado kaj trinkado estas en la biblioteko ne permesitaj. Oni ne rajtas kunvenigi bestojn.
8.4. Por ampleksaj laborprojektoj kaj por uzado de ne prunteblaj bibliotekeroj la Urbobiblioteko Alena povas disponigi laborc^ambrojn (studc^elojn). En ili povas esti uzataj c^iuj menditaj verkoj. Sed c^e foriro el la studc^eloj ili devas c^e la biblioteka personaro esti deponataj au^ tute redonataj.
9. Ekskludo el uzado
Se uzanto grave au^ ree pekas kontrau^ la dispozicioj de tiu uzregularo au^ se alie per estig^o de apartaj cirkonstancoj la dau^rigo de la uzrilato farig^is nepostulebla, la uzanto povas provizore au^ porc^iame, parte au^ tute esti ekskludata el la uzo de la biblioteko. C^iuj devoj estig^antaj el la uzrilato de la uzinto restas validaj ankau^ post ties ekskludo.
10. Horaro
La horaro biblioteka lau^as tiun de la Urbobiblioteko Alena.
11. Ekvalido
Tiu c^i uzregularo havas econ privatjuran. Lau^ interkonsento en aparta kazo g^i ekvalidas tuj.
Eldonaktualeco de 1996-01-01

Zum SeitenAnfang!


Kiel dau^rigi nun?   ·   Reen al la pag^o "Uzregularo kaj pruntoservoj" au^ al la Pag^o unua!

·um·19/9/00·19h16/5 ·
respondeca pri la enhavo: Utho Maier, Aalen ·